Vivtena sistemo

En la kosmoesploro, la vivtena sistemo (aŭ vivapoga sistemo) estas grupo de aparatoj, per kiuj kosmonaŭto povas travivi en la kosmo. La vivapoga sistemo devas provizi aeron, akvon kaj nutraĵon. Ĝi devas kontroli, reguligi korpotemperaturon, aerpremon kaj trakti korpajn eligaĵojn. Ĝi devas ankaŭ defendi kontraŭ la eksteraj damaĝaj influoj kiel radiado kaj mikro-meteoritoj. Komponentoj de la vivtena sistemo estas viv-kritikaj, tiel oni devas ilin produkti plej avangarda sekuraj teknikoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search